Melinda Ottrubay
Melinda Ottrubay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de majo 1920 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de aŭgusto 2014 (94-jaraĝa) en Eisenstadt |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Dezső Ottrubay (en) |
Frat(in)o | Josef Ottrubay (en) |
Edz(in)o | Pál Esterházy (1946–1989) |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto |
Melinda Ottrubay [otrubai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ottrubay Melinda estis hungara baletisto. Ŝia edzo estis Pál Esterházy, post la geedziĝo ŝi prenis la nomon Melinda Esterházy.
Melinda Ottrubay [1] naskiĝis la 24-an de majo 1920 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de aŭgusto 2014 en Aŭstrio en Eisenstadt.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Melinda Ottrubay lernis baleton private. Ŝi aliĝis al baleta trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1933, post jaroj ŝi ricevis ĉefajn rolojn. En 1939 ŝi estis rolanto en 2 filmoj. En 1946 ŝi edziniĝis, poste ŝi adiaŭis de la baleto. En la komenciĝanta socialismo ŝia edzo estis kondamnita pro falsaj akuzoj (tiutempe oftaj en Hungario). Tiutempe Melinda estis deportita, kie ŝia piedo paralizis. Dum la Hungara revolucio de 1956 la edzo liberiĝis, poste la geedza paro forlasis la landon kaj vivis plu en Zuriko. En 1989 Melinda vidviniĝis kaj ŝi heredis nemoveblaĵojn. Ŝi ricevis la titolon eterna membro de la Operejo en 1990. Ŝi plene retiriĝis ekde 2002.
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Béla Bartók–Gyula Harangozó: Reĝido skulptita el ligno – feo
- Bartók–Harangozó: La mirinda mandareno – knabino
- Delibes–Ferenc Nádasi: Sylvia – titolrolo
- Ravel–Jan Ciepliński: Bolero
Ŝia libro
[redakti | redakti fonton]- Ritmus és tánc (Ritmo kaj danco), (1939)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- germanlingva biografio kun foto Arkivigite je 2014-09-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- [2] angle